F-Droid

Logo de F-Droid

F-Droid estas deponejo por Android-aplikaĵoj. Ĝi funkcias simile al la Google-Play-vendejo, sed ĝi enhavas nur liberajn kaj malfermfontajn programarojn. Oni povas trovi kaj instali la aplikaĵojn en la retejo de F-Droid aŭ per ĝia propra aplikaĵo (kiu mem ne estas havebla per la Google-Play-vendejo, sed ĝi povas esti instalita el la retejo de F-Droid). La F-Droid-aplikaĵo aŭtomate ĝisdatigas programojn instalitajn per F-Droid. La retejo ankaŭ ofertas ligilon al la fontkodon de ĉiuj aplikaĵoj tie elŝuteblaj.[1][2]

F-Droid ne devigas uzantojn esti registritaj por uzi ĝiajn servojn. F-Droid markas aplikaĵojn kiuj enhavas "kontraŭ-funkciojn", ekzemple reklamado, uzantospurado aŭ dependeco de nelibera programo.[3] La programoj kiuj rulas la servilon de F-Droid estas liberaj programoj, permesante al iu ajn starigi sian propran Android-programan deponejon.[4]

  1. F-Droid is the FOSS application store for your Android phone. androidcentral.com (27-a de novembro 2012).
  2. Tom Nardi (August 27, 2012) F-Droid: The Android Market That Respects Your Rights. thepowerbase.com. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-03. Alirita 2014-03-16.
  3. Client 0.54 released Arkivigite je 2015-04-26 per la retarkivo Wayback Machine - F-droid.org, 5 November 2013
  4. F-Droid Server Manual.

Developed by StudentB